Ofte metitaj demandoj
-
Kion mi povas kuiri ?
Vi povas uzi via sunan kuirilon por kuiri legomojn, fruktojn, viandojn, cerealojn kaj multajn aliajn nutraĵojn. La simplaj sunaj kuiriloj ne povas friti aǔ kuiri iujn panojn, ĉar tio necesigas tro altajn temperaturojn.
Ĉu mi bezonas aldoni akvon al la nutraĵoj ?
Legomoj, fruktoj kaj viandoj perfekte kuiriĝas sen akvo, kio estas bona, ĉar akvo emas malplirapidigi la kuiradon kaj detrui (forigi) la nutraĵ-elementojn.
Oni kuiru cerealojn kaj amel-riĉaĵojn en la akvo-kvanto kutime uzata. Tamen se la plado estas tro seka aǔ tro malseka, oni alĝustigu la kvanton de akvo dum la venonta kuirado.
Kiam en la jaro oni povas kuiri ?
Ĝenerale, vi uzu la sunan kuirilon kiam la longo de via ombro sur la grundo estas pli malgranda ol via reala alto. Tio signifas, ke la suno estas sufice alta en la ĉielo por ebligi la kuiradon. En multaj landoj, la simplaj sunaj kuiriloj ne povas esti uzataj dum pluraj monatoj jare.
Jara averaĵa sunado : en teravatoj-hore en kvadrat-kilometro en jaro
Je kiu horo de la tago mi povas kuiri ?
Vi povas prepari du pladojn tage : unu por la tag-manĝo kaj unu por la versper-manĝo. Vi povas kuiri nek frumatene, nek post la sun-subiro. Oni sciu ke la sunlumo estas pli intensa inter la 10a kaj la 14a horoj. Do dum tiu tempoparto vi povas kuiri panojn kaj kukojn.
Kiom da tempo daǔras la kuirado ?
Multaj faktoroj influas la daǔron de la kuirado per suna kuirilo, pli speciale la periodo en la jaro, la momento en la tago, la intenseco de la sunado, la speco de uzata ujo kaj de kuirota manĝaĵo.
La sekva tabelo sintezas tiujn diversajn faktorojn :
| Kuirado pli rapida | Kuirado pli malrapida |
Periodo en la jaro |
|
|
Inteseco |
|
|
Forto de la vento |
|
|
Diko de la ujo |
|
|
Kvanto |
|
|
Kvanto de akvo |
La simplaj sunaj kuiriloj, uzataj en normalaj kondiĉoj, atingas temperaturojn de 82° C ĝis 121°, eĉ pli. La nutraĵoj ekkuiriĝas inter 82° kaj 91° C, kio estas sufiĉa por kuirado, sed nesufiĉa, por ke ili brulu aǔ perdu siajn nutraĵ-elementojn. Tial la uzo de tiu speco de kuiriloj postulas neniun gardon : vi povas prepari la manĝaĵon frumatene, meti ĝin en la kuirilon, kaj lasi ĝin senzorge ĝis la manĝo.
Atentu ! La nutraĵoj kuiritaj je malalta temperaturo inter 10° kaj 52°C, povas enhavi bakteriojn, kaj tial esti defektitaj.
Jen la proksimumaj kuir-daǔroj por du kilogramoj da nutraĵo, dum suna vetero :
Antaǔa paĝo Titolo Enhav-tabelo