La diversaj tipoj de sunaj kuiriloj
-
Skatolformaj kuiriloj
La skatolformaj kuiriloj esqtas la plej uzataj. Pluraj centmiloj da domoj en Hindio posedas ĝin.
Kuiriloj kun kava koncentrilo
Ofte nomataj parabolaj kuiriloj, ili rapide atingas tre altajn temperaturojn, sed pli ofte necesigas alĝustigon kaj pli multajn antaǔzorgojn koncerne la sekurecon. Ili ne estas menciitaj en tiu ĉi broŝuro. Tamen pluraj centmiloj da hejmoj en Okcidenta Ĉinio uzas ilin.
Kuiriloj kombinantaj la du sistemojn
Estas panel-kuiriloj. Ili kombinas elementojn de la skatolforma kuirilo kaj de la parabora kuirilo. « Kukito » estas la plej uzata el ili.
* Kompare kun la parabola kuirilo
La panel-kuirilo ne bezonas esti movita dum la kuirado kaj do bezonas neniun apartan atenton.
La temperaturoj estas pli regulaj.
La reflektantaj surfacoj estas sendangeraj por viaj okuloj.
* Kompare kun la skatolforma kuirilo
La panel-kuirilo estas ekipita nek per vitro nek per aparta izolad-sistemo, do ĝi estas pli facile farebla.
Oni povas kuiri nur unu pladon samtempe, sed pluraj panel-kuiriloj estas malpli kostaj ol unu skatolforma kuirilo.
* Kompare kun la du
La panel-kuirilo estas la plej facile kaj malplej koste farebla. Ĝi estas facile faldebla por ordolokado aǔ transporto.
Ĝi necesigas la aĉeton de 10 aǔ 20 sakoj el varmorezista plasto.