Kio estas persuna kuirilo ?

Persuna kuirado ebligas al vi kuiri la manĝaĵojn danke al la suna energio. Ĉu tio vere eblas? Jes. Kaj tiu broŝuro montros al vi kiel. Ĝi gvidos vin, klarigante la metodon por konstrui kaj uzi simplan sunan kuirilon.

 

Ekde la pratempoj, kaj ankoraǔ hodiaǔ por multaj homoj, la kuirado estis farita per ligno kaj fosiliaj energioj, kaj postulis multe da atentado por kontroli, ke la manĝaĵoj ne brulu kaj ne algluiĝu.

 

Laǔ la loko, kie vi vivas, kaj laǔ via kuirmaniero, la suna kuirilo povas ŝparigi al vi tempon, monon kaj energion. Kaj senriske por la medio. Ĉiaj nutraĵoj kuireblas per la diversaj modeloj de sunaj kuiriloj. Tiu broŝuro priskribas du ĉefajn modelojn de sunaj kuiriloj, la « skatol-kuirilon » kaj la « panel-kuirilon ». Tiuj kuiriloj ebligas atingi mezajn temperaturojn por ĉion, kion vi volas kuiri, rosti, boligi. Aliaj specoj de sunaj kuiriloj atingas tre altajn temperaturojn, kiuj ebligas friti la nutraĵojn.

 

La kuirado estas pli malrapida, diferenca, sed la diferencoj estas avantaĝaj. La malrapida kuirado konservas la guston, la nutraĵ-elementojn kaj plimoligas la viandojn. Freŝdataj studoj evidentigas, ke la pladoj kuiritaj je moderaj temperaturoj estas pli sanigaj.

 

Kiam vi kuiras sune, aldonu proksimume unu horon al la kutima daǔro de la kuirado. Ne estas necese zorgi pri la plado : la suna kuirado postulas du minutojn, unu por meti la nutraĵojn en la pladon kaj alian por eltiri ĝin. Por la plej multaj el ni, la suna kuirado iĝis nia preferata maniero kuiri.

 

La sunaj kuiriloj kompletigas la tradiciajn kuir-metodojn, kiujn oni daǔre uzas dum malbona vetero aǔ post noktiĝo.

 

Tiu-ĉi broŝuro entenas priskribon de la funkciado de la suna kuirado, la konstruad-planojn de du modeloj de kuiriloj kaj ties uz-indikojn, receptojn kaj pliajn uz-ekzemplojn. La suna kuirado efikos se ĉiu el ni uzas la sunan kuirilon suntage kaj diskonigas tiun informon al sia ĉirkaǔularo.

 

ID-Solaire (Solar Cookers International) celas kuraĝigi la disvastigon de tiu-ĉi informo. Ni petas vian kunlaboradon. Bonan apetiton !


Titolo          Enhav-tabelo          Posta paĝo

Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
© 2015 Esperanto Marseille -  Hébergé par Overblog