Modelo 1 : la panel-kuirilo (Cookit : "Kukito")
-
Kukito estas simpla kaj transportebla suna kuirilo. Ĝi fareblas en unu aǔ du horoj kaj ebligas kuiri pladojn por 6 personoj. Multnombraj familioj povas memfari Kukiton pli grandan aǔ fari plurajn laǔ la sekvantaj indikoj.
| MATERIALO |
Ondumita kartono 0,9 X1,2 m
Aluminia folio 0,3 x 3 m laǔnecese tondita en pecojn
Netoksa akvohava gluo ; diluo : unu volumeno da gluo en unu volumeno da akvo
Peniko
Tranĉilo
Skribilo aǔ felt-krajono
Granda rektilo
Vidu paĝon 28 por la anstataǔigaj materialoj.
| GRADOJ DE LA KONSRUO |
1. Tondu la konturojn de la Kukito laǔ la suba desegno

Eltranĉu la konturojn de la kuirilo kaj ankaǔ la du 60-gradajn fendojn en la antaǔa panelo. Faru mallarĝajn fendojn, por ke la anguloj de la malantaǔa panelo insertiĝu perfekte en ĝin kaj restu fiksitaj.
2. Prem-streku la fald-liniojn
Prem-streku la fald-liniojn per senpinta ilo, ekzemple tenilo de kulereto.
Prem-streku la ceterajn liniojn, se vi intentas faldi la Kukiton por ord-loki aǔ transporti ĝin.
3. Gluu la aluminian folion sur la vandojn de la Kukito
Per peniko, ŝmiru la gluon sur la nebrilan flankon de la aluminia folio. Alpremu la gluitan aluminion sur la vandojn de la Kukito. Ne gravas, se estas kelkaj veziketoj.
4- Lasu sekiĝi horizontale.
