Funkciado de la sunaj kuiriloj
-
Sola energio uzata : la sun-lumo.
La sun-lumo estas uzata kiel kuir-energio. Por funkcii, la suna kuirilo estu lokita ekstere, en suna loko ŝirmita kontraǔ fortaj ventoj. La suna kuirilo ne funkcias nokte aǔ dum tro nubaj aǔ ventaj tagoj.
Konverto de la sunradioj en varmon
La malhelaj surfacoj pli bone sorbas la sunlumon ol la helaj surfacoj. La nutraĵoj kuiriĝas plej bone en metalaj ujoj malhel-koloraj, ne tre profundaj, fermitaj per kovriloj adaptitaj por la konservo de la varmo kaj de la humido.

Reteno de la varmo
La plado estu ĉirkaǔita de varm-kaptilo diafana, trairebla de la sunradioj. Por la panel-kuiriloj, ĝi estas plasta travidebla sako armorezista aǔ anstataǔe vitra aǔ plasta renversita pelvo. Por la skatol-kuirilo, ĝi estas vitra aǔ plasta plato.

Kapto de la eksteraj sunaj radioj
Unu aǔ pluraj brilaj surfacoj ebligas reflekti la sunradiojn al la plado, kio pligrandigas ĝian varmon.


Antaǔa paĝo Titolo Enhav-tabelo Posta paĝo
